Germanaj popolkantoj

MIA VI

Mia vi,
via mi,
certu pri
tio ĉi.
Mi vin korfunde
fermis, profunde,
ŝlosil' perdiĝis post la ferm',
vi restos tie por etern'.

Venu, venu

Venu, venu, dolĉulinet'
en ĉi kanto pulsas pet'
en ĝi por mi pulsas pet';
venu do, dolĉulinet'.

Rozkolora, rava buŝ',
vartu min per varma tuŝ',
vartu min per varma tuŝ',
rozkolora, rava buŝ',

Floret silva

Floret silva undique,
mi pro l' amato ploras, ve,
verdas ĉie la arbaro,
kaj forrajdis mia karo,
ho ve, li estas fore,
kiu min amos kore?